Kanada franca

La kanada franca
français canadien
dialekto
nord-amerika franca lingvo
Parolata en Kanado, Usono
Regiono * Kanado[1] : Kebekio, Manitobo, Nov-Brunsviko, Nov-Skotio, Ontario, Novlando kaj Labradoro, Insulo Princo Eduardo
Parolantoj Kanado : 10 330 000 (2 016−2 017)[1]
Usono : 2 100 000 (2 014−2 015)[1]
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropaj lingvoj
Latinidaj lingvoj
Gaŭlo-latinidaj lingvoj
Lingvoj de oïl
Franca lingvo
Kanad-franca
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Kanado
Lingvaj kodoj
Angla nomo Canadian French
Franca nomo français canadien
vdr

La kanada francakanadfranca (angle Canadian French, france français canadien) estas la franca lingvo parolata en Kanado. Ĝi inkludas multajn variaĵojn, el kiuj la plej elstaraj estas la kebekia franca. Iam la esprimo kanada franca referencis nur al la kebekia franca kaj al la tre rilataj variaĵoj de Ontario kaj de Okcidenta Kanado — kontraste kun la Akadia franca, kiu estas parolata en kelkaj areoj de orienta Kebekio, Nov-Brunsviko (inklude la Ŝjakan dialekton), kaj en kelkaj areoj de Nova Skotio (inklude la dialekton de la Golfeto Sankta Maria). Insulo Princo Eduardo kaj Novlando kaj Labradoro havas apartan parolmanieron nome la Novlanda franca.

En 2011, la totala nombro de indiĝenaj francparolantoj en Kanado estis ĉirkaŭ 7.3 milionoj (22% el la tuta loĝantaro), dum aliaj 2 milionoj parolas ĝin kiel dua lingvo. Je federacia nivelo, ĝi havas oficialan statuson kun la angla. Je provinca nivelo, la franca estas la nura oficiala lingvo de Kebekio same kiel unu el la du oficialaj lingvoj de Nov-Brunsviko, kaj kunoficiala (derivite el sia federacia jura statuso) en Nunavuto, Jukonio, kaj la Nordokcidentaj Teritorioj. Registaraj administraciaj servoj estas havigitaj en franca je kelkaj lokoj en Manitobo kaj Ontario (pro la leĝo Loi sur les services en françaisFrench Language Services Act) kaj, je malpli granda etendo, aliloke en la lando, depende multe el la proksimeco al Kebekio kaj/aŭ la franckanada influo en ajna regiono.

Nov-Anglia franca (nome dialekto parolata en usona norda Nov-Anglio) estas esence variaĵo de Kanada franca kaj ne montras partikularajn diferencojn disde la kanadaj dialektoj, male al la Luiziana franca kaj al la Luizian-kreola franca.[2]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (en) Fiche langue du français[fra]dans la base de données linguistique Ethnologue.
  2. Ammon, Ulrich. (1989) Status and Function of Languages and Language Varieties. Walter de Gruyter, p. 306–308. ISBN 0-89925-356-3.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search